Mez-Anglia Semajnfino Esperantista

  • Ĝeneralaj informoj
  • Pri la ejo
  • Aliĝilo, Aliĝintoj kaj Regularo
  • Programo
  • Fotoj + raporto pri MASE, marto 2019

Ĝeneralaj informoj

Posted on 7-a Januaro 2019 by timsk

Kiam?

La sekva MASE-aranĝo okazos inter ĵaŭdo 7-a kaj lundo 11-a de aprilo 2022.

Kio?

Kvartaga semajnfino por verŝajne inter 10 kaj 20 esperantistoj, dum kiu ni uzos ĉefe Esperanton inter ni.

Estos tabulludoj kaj kartludoj. Estos bonaj manĝaĵoj veganaj, vegetaraj, kaj fojete kun viando. Ni proponas ekskurson al Stratford-upon-Avon, la urbo de Shakespeare, kaj al Royal Leamington Spa.

Ĉeestantoj kun beboj kaj/aŭ esperantlingvaj infanoj estas tre bonvenaj.

Nova afero: vi estas invitita instrui aŭ trejni nin pri io. Vi certe scias fari ion, kion ni ne scias fari. Instruu al ni. Venigu ilojn kaj materialojn se vi volas. Se via instruota kapablo iel ligiĝas al la ĝenerala temo de daŭripova, ekologia vivado, des pli bone!

Mi esperas proponi kurson de Esperanto (trifoje ĉ. tri horoj) por komencintoj kaj progresantoj.

Por pli spertaj uzantoj de la lingvo, estos tempo por peti aŭ proponi helpon pri projektoj, ĉu traduko de kartludo, ĉu kreo de nova tabulludo, ĉu provlegado de alia verko, aŭ simile.

Sabaton, tiuj kiuj estas motivitaj iros al la loka Park Run. Tiuvespere, ni ĝuos 5-minutajn fulmprelegojn pri “la temo, kiu aktuale plej ekscitas vin”. Bonvolu kontribui!

Krom tio, estos sufiĉe multe da libera tempo por babili, ludi, naĝi, sidi aŭ ludi en la granda ĝardeno, kuiri, drinketi, ktp.

Kiom kostas?

La kotizo estas £105/€120, kiu inluzivas 4 tranoktojn kaj ĉiujn manĝojn. Tendumantoj havos rabaton de £10/€10. Eksterlandaj vizitantoj havos 50%-an rabaton. Tiuj, kiuj flugos havos malrabaton de £10, kiu estos tuj plusendita al Gold Standard kiel kompenso por la poluado.

La kotizo ne inkluzivas ekskursojn.

La nombro da litoj estas limigita, do tendumantoj estos tre bonvenaj.

Se vi ĉeestos dum malpli ol la tuta tempo, vi mem skize kalkulu kotizon kaj sendu vian proponon al saluton@mase.org.uk. Mi tre verŝajne akceptos ĝin. 🙂

Kovid-protokolo

Mi celas etoson, kie ĉiuj sentas sin komfortaj, kun k.e.p. bona interhoma etoso kaj sufiĉe da kovid-sekureco.

Mi do petas, ke ĉiu partoprenanto:

  • klopodu laŭeble eviti “riskajn” eventojn (t.e. kun multaj homoj kaj/aŭ en fermita spaco) en la semajno antaŭ MASE;
  • montru negativan lateral flow test de la unu-du tagoj antaŭ la evento;
  • eventuale kunportu pli da testoj por retestiĝi dum la evento.

Ekde la alveno, ni ĝenerale supozos, ke partoprenantoj ne estas infektitaj. Ni ne insistos pri maskoj en la domo nek pri distanciĝo for de aliaj homoj SED ajna partoprenanto, kiu preferus surmeti maskon kaj/aŭ distanciĝi de aliaj plene rajtas fari tion, kaj ni respektos kaj ebligos tiun elekton.

Kaj se ĝi nuliĝos…?

En tiu ĉi nova epoko kun koronaviruso, neniu vere scias kiujn limojn ni havos eĉ post unu monato, sen pensi pri ses. Sed pro tio, ke mi elspezos tre malmulton ĝis la semajno antaŭ la evento mem, mi povas akcepti vian nuligon ĝis tre proksime de la komencodato, kaj repagi al vi sumojn jam pagitajn al mi.

Kie? (vidu ankaŭ Pri la ejo)

Staple Hill Farm
Wellesbourne
WARWICK
CV35 9LH

Por detalaj informoj pri la domo mem, pri kiel vojaĝi tien, kaj kion kunporti, vidu la paĝon pri la ejo.

Kiu?

La eventon organizas Tim Morley, kun helpo de kelkaj partoprenantoj.

Kontaktu la organizanton per retmesaĝo al saluton@mase.org.uk aŭ aliĝu al la Telegram-grupo por babili pri la evento (antaŭe, dume, kaj poste).

Posted in Uncategorised |
« Pri la ejo
Pasintaj eventoj »

Aliĝi al nia Telegram-grupo

Retmesaĝi al ni

CyberChimps WordPress Themes

© Tim Morley 2020