Mez-Anglia Semajnfino Esperantista

  • Ĝeneralaj informoj
  • Pri la ejo
  • Aliĝilo, Aliĝintoj kaj Regularo
  • Programo
  • Kovid-protokolo
  • Antaŭaj eventoj

Aŭtoraj arkivoj: timsk

Kovid-protokolo

Posted on 8-a Marto 2023 by timsk

Infektiĝo je kovido plu estas risko potenciale tre grava por la sano[1][2][3], kaj dum MASE ni celas minimumigi la riskojn por ĉiuj sen malhelpi al ĉies ĝuo de la evento.

Konkrete, mi petas ke ĉiu partoprenanto faru kovid-teston unu-du tagojn antaŭ la evento kaj prefere sendu foton de la testo al la organizanto, ĉu per Telegramo ĉu al saluton@mase.org.uk. Se via testo montriĝas pozitive, bonvolu ne vojaĝi al MASE.

Dum la evento mem, se vi ekmalsaniĝas, mi petos ke vi denove faru kovid-teston, kiun mi donos al vi. Kaze de pozitiva rezulto, mi petos ke vi aŭ foriru, aŭ se tio ne eblas, ke vi k.e.p. multe izoliĝu dum la cetero de la evento. (Se vi bezonus hospitalon, ni evidente klopodus veturigi vin tien k.e.p. frue!)

Se la ekstera temperaturo ne malebligas, ni klopodos malfermi fenestrojn kiel eble plej ofte dum ni estas en la domo.

En la manĝoĉambro, t.e. la loko kie plej ofte estos granda nombro de ni en fermita spaco, ni havos aerumilon kun HEPA-filtrilo, kiu elfiltras i.a. virusojn el la aero.

Kun tiuj antaŭrimedoj, ni interagos “normale”, supozante ke neniu estas infektita.

Se iu partoprenanto tamen preferas uzi maskon kaj/aŭ distanciĝi de aliaj, tio estas tute en ordo kaj neniel ĝenas.

[1] Covid virus can have lasting effects on nearly every organ for years: CDC – Business Standard, 6 March 2023

[2] Davis, H.E., McCorkell, L., Vogel, J.M. et al. Long COVID: major findings, mechanisms and recommendations. Nat Rev Microbiol 21, 133–146 (2023).

[3] Long COVID symptoms and the impacts on numerous organs with differing pathology.

Posted in Uncategorised |

Programo

Posted on 26-a Aŭgusto 2019 by timsk

Tiu ĉi programo estas provizora kaj sendube modifiĝos, sed ĝi donas ideon pri tio, kion ni supozeble faros dum la evento.

Uzu la butonon malsupre-dekstre por vidi la programon ĉe via propra Google-kalendaro.

Posted in Uncategorised |

Ekskursoj

Posted on 6-a Aŭgusto 2019 by timsk

La apuda urbo Stratford-upon-Avon estas la urbo de Shakespeare, kaj ni proponas gviditan viziton de la naskiĝejo de Shakespeare kontraŭ ĉ. £20.

(Kun pli ol 10 partoprenantoj ni povos aranĝi privatan ĉiĉeronadon kun traduko al Esperanto. Alikaze, la gvidisto parolos nur angle).

Unu el multaj originaj kaj strangaj maŝinoj en la MAD Museum

The MAD Museum, ankaŭ en Stratford-upon-Avon, estas vere vidinda por infanoj kaj por ludemuloj de ajna aĝo. Ĝi enhavas dekojn de maŝinoj – ĉefe mekanikaj, sed ankaŭ foje elektraj aŭ elektronikaj – por distri kaj amuzi. La enirbileto kostas ĉ. £8.

Alia eblo estas vizito al loka Eskap-Ĉambro (kosto ĉ. po £20 por ĉiu partoprenanto).

Stratford-upon-Avon

Se la pagendaj vizitoj ne allogas vin sed vi tamen ŝatus eliri la domon dum kelkaj horoj, ni proponas ankaŭ liberan vagadon en la urbo de Stratford-upon-Avon dum la ekskursa tempo.

Posted in Uncategorised |

Pasintaj eventoj

Posted on 2-a Aprilo 2019 by timsk

MASE, marto 2020

Tiu ĉi evento havis 18 aliĝintojn – la plej alta nombro ĝis nun – sed ĝi estis nuligita pro la koronaviruso. Ni esperas vidi multajn el la aliĝintojn en oktobro.

MASE, oktobro 2019

Al la aŭtuna MASE de 2019 venis 17 homoj el 3 landoj (tamen kun 6 naciecoj). Pli ol la duono unuafoje ĉeestis MASE.

Multaj elementoj de la evento similis al pasintaj MASE-oj – la kart- kaj tabul-ludoj, la kuna kuirado, la Parkrun, la varma ekstera banujo, la fulm-prelegoj antaŭ la fajrejo, la ekskursoj – sed estis ankaŭ kelkaj novaj aferoj:

  • okazis Esperanto-kurso por komencintoj kaj progresantoj, lerte gvidita de Ariel Bonkorpa (dankon denove, Ariel!)
  • la muzika fadeno estis pli forta ĉi-foje, kun du violonĉeloj, klarneto, ukulelo kaj multaj kantantoj
  • ĉeestis du ĉarmaj etaj infanoj ❤️🥰

Kvin partoprenantoj elektis ekskurson al apuda gokartejo, kie ni konkurse stiris dum 30 minutoj. Du el la grupo poste vizitis hospitalon kun rompita ripo; ni verŝajne ne plu proponos tiun ekskurson. ¯\_(ツ)_/¯

Mi feliĉas, ke al evento iĝas pli vaste konata kaj allogas novajn homojn. Mi restas malferma al petoj kaj proponoj por sekvaj eventoj. Skribu al saluton@mase.org.uk

MASE, marto 2019

Vidu la fotojn kaj videetojn unupaĝe, aŭ spektu la sinsekvon ĉi-sube.

Inter la 28-a de marto kaj la 1-a de aprilo 2019, dek homoj renkontiĝis meze de Anglio por ludi, sociumi, ekskursi, lerni, kaj ĝui la kuneston unuj de la aliaj.

50% de la partoprenantoj vojaĝis de eksterlande por ĉeesti la eventon. Krom britoj, ĉeestis homoj el Belgio, Francio, Nederlando kaj Slovakio. Du partoprenantoj ĉeestis sian unuan eksterlandan E-aranĝon.

La ĝenerala temo de la evento estis Tabulludoj kaj Kartludoj, kaj homoj kunportis multe pli da ludoj ol ni finfine havis la tempon por ĝui! Krom tio, ni ludis ankaŭ Jenga ekstere, malstreĉiĝis en varma ekstera akvujo, kaj vizitis muzeon kaj Eskap-Ĉambron, kie ni devis kunlabori (esperant-lingve, evidente) por solvi enigmojn kaj eskapi de fermita ĉambro ene de 60 minutoj. Ni sukcesis. 🙂 Kelkaj homoj partoprenis publikan 5-kilometran Park Run en apuda Stratford-upon-Avon, kaj ree en la domo, okazis scienca kvizo, ateliero pri trikado, kaj serio de 5-minutaj fulmprelegoj pri plej diversaj temoj.

Ni kunlaboris ankaŭ en la kuirejo — ĉiujn manĝojn ni kunpreparis surloke, por veganaj, vegetaraj kaj karnemaj partoprenantoj. (Vidu la ĉiutagajn menuojn en la fotaro ĉi-sube).

La tuta evento kreis malpli ol unu mez-grandan sakon da nerecikleblaj rubaĵoj.

Posted in Uncategorised |

Ĝeneralaj informoj

Posted on 7-a Januaro 2019 by timsk

Kiam?

La sekva MASE-aranĝo okazos inter ĵaŭdo 5-a kaj lundo 9-a de oktobro 2023.

Kio?

Kvartaga semajnfino por verŝajne inter 10 kaj 20 esperantistoj, dum kiu ni uzos ĉefe Esperanton inter ni.

Estos tabulludoj kaj kartludoj. Estos bonaj manĝaĵoj veganaj, vegetaraj, kaj fojete kun viando. Ni proponas ekskurson al Stratford-upon-Avon, la urbo de Shakespeare, kaj al Royal Leamington Spa.

Ĉeestantoj kun beboj kaj/aŭ esperantlingvaj infanoj estas tre bonvenaj.

Nova afero: vi estas invitita instrui aŭ trejni nin pri io. Vi certe scias fari ion, kion ni ne scias fari. Instruu al ni. Venigu ilojn kaj materialojn se vi volas. Se via instruota kapablo iel ligiĝas al la ĝenerala temo de daŭripova, ekologia vivado, des pli bone!

Mi esperas proponi kurson de Esperanto (trifoje ĉ. tri horoj) por komencintoj kaj progresantoj.

Por pli spertaj uzantoj de la lingvo, estos tempo por peti aŭ proponi helpon pri projektoj, ĉu traduko de kartludo, ĉu kreo de nova tabulludo, ĉu provlegado de alia verko, aŭ simile.

Sabaton, tiuj kiuj estas motivitaj iros al la loka Park Run. Tiuvespere, ni ĝuos 5-minutajn fulmprelegojn pri “la temo, kiu aktuale plej ekscitas vin”. Bonvolu kontribui!

Krom tio, estos sufiĉe multe da libera tempo por babili, ludi, naĝi, sidi aŭ ludi en la granda ĝardeno, kuiri, drinketi, ktp.

Kiom kostas?

La kotizo estas £110/€125, kiu inluzivas 4 tranoktojn kaj ĉiujn manĝojn. Tendumantoj havos rabaton de £15/€15. Eksterlandaj vizitantoj havos 50%-an rabaton. Tiuj, kiuj flugos havos malrabaton de £20, kiu estos tuj plusendita al Gold Standard kiel kompenso por la poluado.

La kotizo ne inkluzivas ekskursojn.

La nombro da litoj estas limigita, do tendumantoj estos tre bonvenaj.

Se vi ĉeestos dum malpli ol la tuta tempo, vi mem skize kalkulu kotizon kaj sendu vian proponon al saluton@mase.org.uk. Mi tre verŝajne akceptos ĝin. 🙂

Kovid-protokolo

Mi celas etoson, kie ĉiuj sentas sin komfortaj, kun k.e.p. bona interhoma etoso kaj sufiĉe da kovid-sekureco.

Mi do petas, ke ĉiu partoprenanto:

  • klopodu laŭeble eviti “riskajn” eventojn (t.e. kun multaj homoj kaj/aŭ en fermita spaco) en la semajno antaŭ MASE;
  • montru negativan lateral flow test de la unu-du tagoj antaŭ la evento;
  • eventuale kunportu pli da testoj por retestiĝi dum la evento.

Ekde la alveno, ni ĝenerale supozos, ke partoprenantoj ne estas infektitaj. Ni ne insistos pri maskoj en la domo nek pri distanciĝo for de aliaj homoj SED ajna partoprenanto, kiu preferus surmeti maskon kaj/aŭ distanciĝi de aliaj plene rajtas fari tion, kaj ni respektos kaj ebligos tiun elekton.

Kaj se ĝi nuliĝos…?

En tiu ĉi nova epoko kun koronaviruso, neniu vere scias kiujn limojn ni havos eĉ post unu monato, sen pensi pri ses. Sed pro tio, ke mi elspezos tre malmulton ĝis la semajno antaŭ la evento mem, mi povas akcepti vian nuligon ĝis tre proksime de la komencodato, kaj repagi al vi sumojn jam pagitajn al mi.

Kie? (vidu ankaŭ Pri la ejo)

Staple Hill Farm
Wellesbourne
WARWICK
CV35 9LH

Por detalaj informoj pri la domo mem, pri kiel vojaĝi tien, kaj kion kunporti, vidu la paĝon pri la ejo.

Kiu?

La eventon organizas Tim Morley, kun helpo de kelkaj partoprenantoj.

Kontaktu la organizanton per retmesaĝo al saluton@mase.org.uk aŭ aliĝu al la Telegram-grupo por babili pri la evento (antaŭe, dume, kaj poste).

Posted in Uncategorised |

Pri la ejo

Posted on 6-a Januaro 2019 by timsk
Vidu detalan mapon por informoj pri stacidomoj, flughaveno, kaj la ejo mem

Kiel atingi ĝin aŭte:

Per via navigilo, la poŝtkodo CV35 9LH gvidos vin al preskaŭ la ĝusta loko, sed ĉe la malbona flanko de la strato. Kiam vi aŭdos “via celita loko estas je la dekstra flanko”, ĝi fakte troviĝos maldekstre. Aŭ inverse.  😉

Tiu ĉi pinglo montras precize la ĝustan domon. La PlusCode de la domo estas 9C4W5CRG+P43.

Por ŝargi elektran aŭton, la domo havas eksteran 7kW-an ŝargilon kun Type 2-konektilo, kiun vi rajtas uzi senpage dum la evento.

…kaj trajne:

La plej facile atingebla stacidomo estas Leamington Spa (~15 km-ojn for), kun trajno ekde London Marylebone ĉiujn 30 minutojn kaj tre ofte ekde Birmingham. Ni klopodos aranĝi veturigon inter la stacidomo kaj nia ejo, sed se tio ne plenumiĝas, alvoku taksion (+44 1926 272700) aŭ uzu Uber. Vi celas atingi “Staple Hill Farmhouse, Wellesbourne, CV35 9LH”.

Ankaŭ la stacidomo de Stratford-upon-Avon estas uzebla, se tio konvenas por vi. Taksion de tie vi povas alvoki ĉe +44 1789 414007.  Vi celas atingi “Staple Hill Farmhouse, Wellesbourne, CV35 9LH”.

…kaj bicikle:

Se vi alvenus trajne al Leamington Spa aŭ al Stratford-upon-Avon, vi povus bicikli la ~15km al la ejo, sed notu ke la vojoj estas kamparaj, sen bicikla koridoro, kaj ne tre “biciklo-amikaj”.

Se vi emas pli longe bicikli por atingi nin, vi estos tre bonvenaj kaj havos tujan prioritaton por duŝo kaj komforta lito!

Estas sekura kaj seka loko por enŝlosi biciklojn apud la domo.

…kaj fluge:

Se hazarde vi estas piloto, flugu al Wellesbourne Airfield (EGBW), nur kelkajn minutojn for de la ejo.  😉

Por nepilotoj, la plej proksima internacia flughaveno estas Birmingham International Airport (BHX). La flughaveno estas 35 minutojn for de la ejo per aŭto, sed estas ankaŭ po unu trajno hore al Leamington Spa (15 minutojn for de la ejo).

Pri la ejo mem

La evento okazos en farmdomo apud la vilaĝo de Wellesbourne, meze de Anglio. La domo havas 5 grandajn dormĉambrojn, du salonojn, manĝoĉambron, kuirejon, sed nur du banĉambrojn. Ĝi estas sufiĉe granda kaj varma, sed malnovstila.

La ĝardeno estas tre granda, kun sufiĉe da loko por ~10 tendoj kaj ankoraŭ pli da spaco por flugdisko, futbalo, kradrostado, ktp.

Estas lageto kie kuraĝuloj povas bani sin kaj naĝi, do kunportu naĝkostumon se vi emas.

La domo havas lavmaŝinon, kaj vifion, kaj estas sufiĉe varma ene. Plej multaj poŝtelefonoj bone kaptas signalon ekster la domo, sed la dikaj muroj foje malhelpas la enan funkciadon.

Jen la ĝardeno, dum ŝtormo de hajleregoj!
Jen la akvujo. Kuraĝuloj rajtas naĝi en ĝi.
Kaj jen la domo mem.

Atingebleco

La domo havas ter-etaĝon kaj supran etaĝon uzatajn dum la evento, kun 16 ŝtupoj inter la du. (Ĝi havas ankaŭ kelon, sed ni ne uzos ĝin). Estas du necesejoj, po unu sur la etaĝoj. Estas du duŝoj, po unu sur la etaĝoj.

Preskaŭ la tuta ter-etaĝo estas atingebla en rulseĝo kaj por homoj kiu malfacile paŝas. Tio inkluzivas la salonon, la klasĉambron, la manĝoĉambron, la kuirejon, kaj necesejon kaj duŝon. (Estas malgranda ŝtupo por eniri la duŝon). La manĝo-stokejo, ankaŭ ĉe la ter-etaĝo, havas du ŝtupojn je sia enirejo.

La supra etaĝo havas 5 dormĉambrojn, 1 necesejon kaj 1 banĉambron kun duŝo-super-banujo kaj lavabo.

Eblas parki sian aŭton tre proksime al ambaŭ enirejoj de la domo. Ambaŭ enirejoj havas malgrandan ŝtupon ĉe la sojlo. Estas grandaj herboj antaŭ kaj malantaŭ la domo, sed eblas ĉirkaŭiri la domon ekstere sur asfalta aŭ betona surfaco.

Kion kunporti:

Por dormi en la domo, vi bezonos:

  • Kovrilon por kapkuseno
  • Dormsakon AŬ littukon + kovrilon por peplomo
  • Bantukon, naĝtukon, vizaĝtukon… ĉiujn la tukojn.

Se vi havas sufiĉe da spaco ekz. en via aŭto, vi povus helpe provizi nin per:

  • Flugdisko, piedpilko, aliaj ĝardenaj ludiloj
  • Pufmatraco kaze ke iu dormos surplanke
  • Kroma dormsako por la neeviteblaj unu-du forgesemuloj
  • Pli da vino
Posted in Uncategorised |

Aliĝilo, Aliĝintoj kaj Regularo

Posted on 4-a Januaro 2019 by timsk

La kotizo por MASE estas £110/€125 kun rabatoj por tendumantoj kaj por eksterlandanoj; estas malrabato se vi flugas.

Vidu ankaŭ ĉi-sube la Regulojn por agrabla evento.

Aliĝintoj, oktobro 2023

1. Tim Morley (ĉeforganizanto) el Kembriĝo

2. Ariel Goodbody (instruisto) el Londono

3. Carolin el Germanio

4. Gavan el Britio

5. Dax el Britio

6. Han el Usono

7. Bev el Usono

8. Fuksia el Britio

9. Matt el Britio

…kaj vi?

Reguloj por agrabla evento

Ni deziras provizi agrablan, sekuran kaj inkluzivan kongresan sperton al ĉiu ĉeestanto, sendepende de ties kultura fono, raso, klaso, religio, genraj identeco kaj esprimo, seksorientiĝo, aĝo, korpa aspekto, handikapeco, lingvokapablo, ktp.

Molesto, en ajna formo, ne estos tolerata.

Kvankam ni prenas kiel bazon la supozon, ke ĉiuj partoprenantoj de la kongreso mem komprenas kaj akceptas la ĝeneralan koncepton ĉi-supre prezentitan, ni traktas tiun ĉi temon tre serioze. Pro tio, ni petas al ĉiuj legi la sekvajn regulojn/indikojn, kaj observi ilin dum la evento.

Molesto inkluzivas ĝenan interrompadon de interparoloj aŭ aliaj eventoj, ĝenan korektadon de lingvaj eraroj, senkonsentan fotadon aŭ registradon, ofendajn komentojn aŭ ŝercojn, intencan timigadon, postkuradon, malkonvenan fizikan kontakton, kaj nebonvenan seksan atenton.

Ni specife invitas ne afiŝi, disdoni, projekcii aŭ alimaniere diskonigi dum la konferenco ajnan materialon (varbilojn, informilojn, ktp.) kiuj uzas nemotivitan seksan enhavon kiel atentokaptilon.

Fumi estas ne permesate ene de ajna konstruaĵo de la kongresejo. Oni rajtas fumi ekstere, je la fora flanko de la ĝardeno. Bonvolu zorgi ne ĝeni homojn, kiuj malŝatas la fumon, kaj ne forgesu ĵeti la cigared-stumpon en rubujon.

Se vi ŝatus foti dum la evento, konsideru kaj respektu la fakton, ke ne ĉiuj homoj volas esti fotitaj. Krome, antaŭ ol publikigi aŭ diskonigi viajn fotojn, klopodu havi la konsenton de la homoj, kiuj aperas en ili.

Ni atendas ke partoprenantoj, kaj eventualaj eksteraj gastoj, sekvu tiujn ĉi gvidliniojn ĉe ĉiuj kongres-ejoj kaj kongres-rilataj sociaj eventoj.

Se partoprenanto engaĝiĝas en molesta konduto, la organizantoj povas entrepreni ajnan agon, kiun ili konsideras taŭga, de parolaj avertoj ĝis, kiel lasta rimedo, forpeli tiun homon el la kongreso (sen repago), aŭ sinturni al la loka polico.

Se vi estas molestita, rimarkas ke iu alia estas molestita, aŭ havas ajnan alian zorgon, bonvolu kontakti membron de la organiza teamo tuj. Ni estas pretaj helpi, konsili aŭ diskuti taŭgan solvon.

Pli specifaj kontaktoj kaj rimedoj por atentema kunestado estos provizitaj antaŭ kaj dum la aranĝo. Dubojn, demandojn aŭ komentojn pri tiuj ĉi reguloj vi povas starigi en la grupa diskutejo ĉe Telegram, aŭ private al saluton@mase.org.uk

Posted in Uncategorised |

Aliĝi al nia Telegram-grupo

Retmesaĝi al ni

CyberChimps WordPress Themes

© Tim Morley 2020