MASE, marto 2020
Tiu ĉi evento havis 18 aliĝintojn – la plej alta nombro ĝis nun – sed ĝi estis nuligita pro la koronaviruso. Ni esperas vidi multajn el la aliĝintojn en oktobro.
MASE, oktobro 2019
Al la aŭtuna MASE de 2019 venis 17 homoj el 3 landoj (tamen kun 6 naciecoj). Pli ol la duono unuafoje ĉeestis MASE.
Multaj elementoj de la evento similis al pasintaj MASE-oj – la kart- kaj tabul-ludoj, la kuna kuirado, la Parkrun, la varma ekstera banujo, la fulm-prelegoj antaŭ la fajrejo, la ekskursoj – sed estis ankaŭ kelkaj novaj aferoj:
- okazis Esperanto-kurso por komencintoj kaj progresantoj, lerte gvidita de Ariel Bonkorpa (dankon denove, Ariel!)
- la muzika fadeno estis pli forta ĉi-foje, kun du violonĉeloj, klarneto, ukulelo kaj multaj kantantoj
- ĉeestis du ĉarmaj etaj infanoj ❤️🥰
Kvin partoprenantoj elektis ekskurson al apuda gokartejo, kie ni konkurse stiris dum 30 minutoj. Du el la grupo poste vizitis hospitalon kun rompita ripo; ni verŝajne ne plu proponos tiun ekskurson. ¯\_(ツ)_/¯
Mi feliĉas, ke al evento iĝas pli vaste konata kaj allogas novajn homojn. Mi restas malferma al petoj kaj proponoj por sekvaj eventoj. Skribu al saluton@mase.org.uk
MASE, marto 2019
Vidu la fotojn kaj videetojn unupaĝe, aŭ spektu la sinsekvon ĉi-sube.
Inter la 28-a de marto kaj la 1-a de aprilo 2019, dek homoj renkontiĝis meze de Anglio por ludi, sociumi, ekskursi, lerni, kaj ĝui la kuneston unuj de la aliaj.
50% de la partoprenantoj vojaĝis de eksterlande por ĉeesti la eventon. Krom britoj, ĉeestis homoj el Belgio, Francio, Nederlando kaj Slovakio. Du partoprenantoj ĉeestis sian unuan eksterlandan E-aranĝon.
La ĝenerala temo de la evento estis Tabulludoj kaj Kartludoj, kaj homoj kunportis multe pli da ludoj ol ni finfine havis la tempon por ĝui! Krom tio, ni ludis ankaŭ Jenga ekstere, malstreĉiĝis en varma ekstera akvujo, kaj vizitis muzeon kaj Eskap-Ĉambron, kie ni devis kunlabori (esperant-lingve, evidente) por solvi enigmojn kaj eskapi de fermita ĉambro ene de 60 minutoj. Ni sukcesis. 🙂 Kelkaj homoj partoprenis publikan 5-kilometran Park Run en apuda Stratford-upon-Avon, kaj ree en la domo, okazis scienca kvizo, ateliero pri trikado, kaj serio de 5-minutaj fulmprelegoj pri plej diversaj temoj.
Ni kunlaboris ankaŭ en la kuirejo — ĉiujn manĝojn ni kunpreparis surloke, por veganaj, vegetaraj kaj karnemaj partoprenantoj. (Vidu la ĉiutagajn menuojn en la fotaro ĉi-sube).
La tuta evento kreis malpli ol unu mez-grandan sakon da nerecikleblaj rubaĵoj.