
Kiel atingi ĝin aŭte:
Per via navigilo, la poŝtkodo CV35 9LH gvidos vin al preskaŭ la ĝusta loko, sed ĉe la malbona flanko de la strato. Kiam vi aŭdos “via celita loko estas je la dekstra flanko”, ĝi fakte troviĝos maldekstre. Aŭ inverse. 😉
Tiu ĉi pinglo montras precize la ĝustan domon. La PlusCode de la domo estas 9C4W5CRG+P43.
Por ŝargi elektran aŭton, la domo havas eksteran 7kW-an ŝargilon kun Type 2-konektilo, kiun vi rajtas uzi senpage dum la evento.
…kaj trajne:
La plej facile atingebla stacidomo estas Leamington Spa (~15 km-ojn for), kun trajno ekde London Marylebone ĉiujn 30 minutojn kaj tre ofte ekde Birmingham. Ni klopodos aranĝi veturigon inter la stacidomo kaj nia ejo, sed se tio ne plenumiĝas, alvoku taksion (+44 1926 272700) aŭ uzu Uber. Vi celas atingi “Staple Hill Farmhouse, Wellesbourne, CV35 9LH”.
Ankaŭ la stacidomo de Stratford-upon-Avon estas uzebla, se tio konvenas por vi. Taksion de tie vi povas alvoki ĉe +44 1789 414007. Vi celas atingi “Staple Hill Farmhouse, Wellesbourne, CV35 9LH”.
…kaj bicikle:
Se vi alvenus trajne al Leamington Spa aŭ al Stratford-upon-Avon, vi povus bicikli la ~15km al la ejo, sed notu ke la vojoj estas kamparaj, sen bicikla koridoro, kaj ne tre “biciklo-amikaj”.
Se vi emas pli longe bicikli por atingi nin, vi estos tre bonvenaj kaj havos tujan prioritaton por duŝo kaj komforta lito!
Estas sekura kaj seka loko por enŝlosi biciklojn apud la domo.
…kaj fluge:
Se hazarde vi estas piloto, flugu al Wellesbourne Airfield (EGBW), nur kelkajn minutojn for de la ejo. 😉
Por nepilotoj, la plej proksima internacia flughaveno estas Birmingham International Airport (BHX). La flughaveno estas 35 minutojn for de la ejo per aŭto, sed estas ankaŭ po unu trajno hore al Leamington Spa (15 minutojn for de la ejo).
Pri la ejo mem
La evento okazos en farmdomo apud la vilaĝo de Wellesbourne, meze de Anglio. La domo havas 5 grandajn dormĉambrojn, du salonojn, manĝoĉambron, kuirejon, sed nur du banĉambrojn. Ĝi estas sufiĉe granda kaj varma, sed malnovstila.
La ĝardeno estas tre granda, kun sufiĉe da loko por ~10 tendoj kaj ankoraŭ pli da spaco por flugdisko, futbalo, kradrostado, ktp.
Estas lageto kie kuraĝuloj povas bani sin kaj naĝi, do kunportu naĝkostumon se vi emas.
La domo havas lavmaŝinon, kaj vifion, kaj estas sufiĉe varma ene. Plej multaj poŝtelefonoj bone kaptas signalon ekster la domo, sed la dikaj muroj foje malhelpas la enan funkciadon.

Atingebleco
La domo havas ter-etaĝon kaj supran etaĝon uzatajn dum la evento, kun 16 ŝtupoj inter la du. (Ĝi havas ankaŭ kelon, sed ni ne uzos ĝin). Estas du necesejoj, po unu sur la etaĝoj. Estas du duŝoj, po unu sur la etaĝoj.
Preskaŭ la tuta ter-etaĝo estas atingebla en rulseĝo kaj por homoj kiu malfacile paŝas. Tio inkluzivas la salonon, la klasĉambron, la manĝoĉambron, la kuirejon, kaj necesejon kaj duŝon. (Estas malgranda ŝtupo por eniri la duŝon). La manĝo-stokejo, ankaŭ ĉe la ter-etaĝo, havas du ŝtupojn je sia enirejo.
La supra etaĝo havas 5 dormĉambrojn, 1 necesejon kaj 1 banĉambron kun duŝo-super-banujo kaj lavabo.
Eblas parki sian aŭton tre proksime al ambaŭ enirejoj de la domo. Ambaŭ enirejoj havas malgrandan ŝtupon ĉe la sojlo. Estas grandaj herboj antaŭ kaj malantaŭ la domo, sed eblas ĉirkaŭiri la domon ekstere sur asfalta aŭ betona surfaco.
Kion kunporti:
Por dormi en la domo, vi bezonos:
- Kovrilon por kapkuseno
- Dormsakon AŬ littukon + kovrilon por peplomo
- Bantukon, naĝtukon, vizaĝtukon… ĉiujn la tukojn.
Se vi havas sufiĉe da spaco ekz. en via aŭto, vi povus helpe provizi nin per:
- Flugdisko, piedpilko, aliaj ĝardenaj ludiloj
- Pufmatraco kaze ke iu dormos surplanke
- Kroma dormsako por la neeviteblaj unu-du forgesemuloj
- Pli da vino