Tiu ĉi programo estas provizora kaj sendube modifiĝos, sed ĝi donas ideon pri tio, kion ni supozeble faros dum la evento.
Uzu la butonon malsupre-dekstre por vidi la programon ĉe via propra Google-kalendaro.
Tiu ĉi programo estas provizora kaj sendube modifiĝos, sed ĝi donas ideon pri tio, kion ni supozeble faros dum la evento.
Uzu la butonon malsupre-dekstre por vidi la programon ĉe via propra Google-kalendaro.
La apuda urbo Stratford-upon-Avon estas la urbo de Shakespeare, kaj ni proponas gviditan viziton de la naskiĝejo de Shakespeare kontraŭ ĉ. £20.
(Kun pli ol 10 partoprenantoj ni povos aranĝi privatan ĉiĉeronadon kun traduko al Esperanto. Alikaze, la gvidisto parolos nur angle).
The MAD Museum, ankaŭ en Stratford-upon-Avon, estas vere vidinda por infanoj kaj por ludemuloj de ajna aĝo. Ĝi enhavas dekojn de maŝinoj – ĉefe mekanikaj, sed ankaŭ foje elektraj aŭ elektronikaj – por distri kaj amuzi. La enirbileto kostas ĉ. £8.
Alia eblo estas vizito al loka Eskap-Ĉambro (kosto ĉ. po £20 por ĉiu partoprenanto).
Se la pagendaj vizitoj ne allogas vin sed vi tamen ŝatus eliri la domon dum kelkaj horoj, ni proponas ankaŭ liberan vagadon en la urbo de Stratford-upon-Avon dum la ekskursa tempo.
Tiu ĉi evento havis 18 aliĝintojn – la plej alta nombro ĝis nun – sed ĝi estis nuligita pro la koronaviruso. Ni esperas vidi multajn el la aliĝintojn en oktobro.
Al la aŭtuna MASE de 2019 venis 17 homoj el 3 landoj (tamen kun 6 naciecoj). Pli ol la duono unuafoje ĉeestis MASE.
Multaj elementoj de la evento similis al pasintaj MASE-oj – la kart- kaj tabul-ludoj, la kuna kuirado, la Parkrun, la varma ekstera banujo, la fulm-prelegoj antaŭ la fajrejo, la ekskursoj – sed estis ankaŭ kelkaj novaj aferoj:
Kvin partoprenantoj elektis ekskurson al apuda gokartejo, kie ni konkurse stiris dum 30 minutoj. Du el la grupo poste vizitis hospitalon kun rompita ripo; ni verŝajne ne plu proponos tiun ekskurson. ¯\_(ツ)_/¯
Mi feliĉas, ke al evento iĝas pli vaste konata kaj allogas novajn homojn. Mi restas malferma al petoj kaj proponoj por sekvaj eventoj. Skribu al saluton@mase.org.uk
Vidu la fotojn kaj videetojn unupaĝe, aŭ spektu la sinsekvon ĉi-sube.
Inter la 28-a de marto kaj la 1-a de aprilo 2019, dek homoj renkontiĝis meze de Anglio por ludi, sociumi, ekskursi, lerni, kaj ĝui la kuneston unuj de la aliaj.
50% de la partoprenantoj vojaĝis de eksterlande por ĉeesti la eventon. Krom britoj, ĉeestis homoj el Belgio, Francio, Nederlando kaj Slovakio. Du partoprenantoj ĉeestis sian unuan eksterlandan E-aranĝon.
La ĝenerala temo de la evento estis Tabulludoj kaj Kartludoj, kaj homoj kunportis multe pli da ludoj ol ni finfine havis la tempon por ĝui! Krom tio, ni ludis ankaŭ Jenga ekstere, malstreĉiĝis en varma ekstera akvujo, kaj vizitis muzeon kaj Eskap-Ĉambron, kie ni devis kunlabori (esperant-lingve, evidente) por solvi enigmojn kaj eskapi de fermita ĉambro ene de 60 minutoj. Ni sukcesis. 🙂 Kelkaj homoj partoprenis publikan 5-kilometran Park Run en apuda Stratford-upon-Avon, kaj ree en la domo, okazis scienca kvizo, ateliero pri trikado, kaj serio de 5-minutaj fulmprelegoj pri plej diversaj temoj.
Ni kunlaboris ankaŭ en la kuirejo — ĉiujn manĝojn ni kunpreparis surloke, por veganaj, vegetaraj kaj karnemaj partoprenantoj. (Vidu la ĉiutagajn menuojn en la fotaro ĉi-sube).
La tuta evento kreis malpli ol unu mez-grandan sakon da nerecikleblaj rubaĵoj.
La sekva MASE-aranĝo okazos inter ĵaŭdo 7-a kaj lundo 11-a de aprilo 2022.
Kvartaga semajnfino por verŝajne inter 10 kaj 20 esperantistoj, dum kiu ni uzos ĉefe Esperanton inter ni.
Estos tabulludoj kaj kartludoj. Estos bonaj manĝaĵoj veganaj, vegetaraj, kaj fojete kun viando. Ni proponas ekskurson al Stratford-upon-Avon, la urbo de Shakespeare, kaj al Royal Leamington Spa.
Ĉeestantoj kun beboj kaj/aŭ esperantlingvaj infanoj estas tre bonvenaj.
Nova afero: vi estas invitita instrui aŭ trejni nin pri io. Vi certe scias fari ion, kion ni ne scias fari. Instruu al ni. Venigu ilojn kaj materialojn se vi volas. Se via instruota kapablo iel ligiĝas al la ĝenerala temo de daŭripova, ekologia vivado, des pli bone!
Mi esperas proponi kurson de Esperanto (trifoje ĉ. tri horoj) por komencintoj kaj progresantoj.
Por pli spertaj uzantoj de la lingvo, estos tempo por peti aŭ proponi helpon pri projektoj, ĉu traduko de kartludo, ĉu kreo de nova tabulludo, ĉu provlegado de alia verko, aŭ simile.
Sabaton, tiuj kiuj estas motivitaj iros al la loka Park Run. Tiuvespere, ni ĝuos 5-minutajn fulmprelegojn pri “la temo, kiu aktuale plej ekscitas vin”. Bonvolu kontribui!
Krom tio, estos sufiĉe multe da libera tempo por babili, ludi, naĝi, sidi aŭ ludi en la granda ĝardeno, kuiri, drinketi, ktp.
La kotizo estas £105/€120, kiu inluzivas 4 tranoktojn kaj ĉiujn manĝojn. Tendumantoj havos rabaton de £10/€10. Eksterlandaj vizitantoj havos 50%-an rabaton. Tiuj, kiuj flugos havos malrabaton de £10, kiu estos tuj plusendita al Gold Standard kiel kompenso por la poluado.
La kotizo ne inkluzivas ekskursojn.
La nombro da litoj estas limigita, do tendumantoj estos tre bonvenaj.
Se vi ĉeestos dum malpli ol la tuta tempo, vi mem skize kalkulu kotizon kaj sendu vian proponon al saluton@mase.org.uk. Mi tre verŝajne akceptos ĝin. 🙂
Mi celas etoson, kie ĉiuj sentas sin komfortaj, kun k.e.p. bona interhoma etoso kaj sufiĉe da kovid-sekureco.
Mi do petas, ke ĉiu partoprenanto:
Ekde la alveno, ni ĝenerale supozos, ke partoprenantoj ne estas infektitaj. Ni ne insistos pri maskoj en la domo nek pri distanciĝo for de aliaj homoj SED ajna partoprenanto, kiu preferus surmeti maskon kaj/aŭ distanciĝi de aliaj plene rajtas fari tion, kaj ni respektos kaj ebligos tiun elekton.
En tiu ĉi nova epoko kun koronaviruso, neniu vere scias kiujn limojn ni havos eĉ post unu monato, sen pensi pri ses. Sed pro tio, ke mi elspezos tre malmulton ĝis la semajno antaŭ la evento mem, mi povas akcepti vian nuligon ĝis tre proksime de la komencodato, kaj repagi al vi sumojn jam pagitajn al mi.
Staple Hill Farm
Wellesbourne
WARWICK
CV35 9LH
Por detalaj informoj pri la domo mem, pri kiel vojaĝi tien, kaj kion kunporti, vidu la paĝon pri la ejo.
La eventon organizas Tim Morley, kun helpo de kelkaj partoprenantoj.
Kontaktu la organizanton per retmesaĝo al saluton@mase.org.uk aŭ aliĝu al la Telegram-grupo por babili pri la evento (antaŭe, dume, kaj poste).
Per via navigilo, la poŝtkodo CV35 9LH gvidos vin al preskaŭ la ĝusta loko, sed ĉe la malbona flanko de la strato. Kiam vi aŭdos “via celita loko estas je la dekstra flanko”, ĝi fakte troviĝos maldekstre. Aŭ inverse. 😉
Tiu ĉi pinglo montras precize la ĝustan domon. La PlusCode de la domo estas 5CRG+P4 Wellesbourne, Warwick.
Por ŝargi elektran aŭton, la domo havas eksteran 7kW-an ŝargilon kun Type 2-konektilo, kiun vi rajtas uzi senpage dum la evento.
La plej facile atingebla stacidomo estas Leamington Spa (~15 km-ojn for), kun trajno ekde London Marylebone ĉiujn 30 minutojn kaj tre ofte ekde Birmingham. Ni klopodos aranĝi veturigon inter la stacidomo kaj nia ejo, sed se tio ne plenumiĝas, alvoku taksion (+44 1926 272700) aŭ uzu Uber. Vi celas atingi “Staple Hill Farmhouse, Wellesbourne, CV35 9LH”.
Ankaŭ la stacidomo de Stratford-upon-Avon estas uzebla, se tio konvenas por vi. Taksion de tie vi povas alvoki ĉe +44 1789 414007. Vi celas atingi “Staple Hill Farmhouse, Wellesbourne, CV35 9LH”.
Se vi alvenus trajne al Leamington Spa aŭ al Stratford-upon-Avon, vi povus bicikli la ~15km al la ejo, sed notu ke la vojoj estas kamparaj, sen bicikla koridoro, kaj ne tre “biciklo-amikaj”.
Se vi emas pli longe bicikli por atingi nin, vi estos tre bonvenaj kaj havos tujan prioritaton por duŝo kaj komforta lito!
Estas sekura kaj seka loko por enŝlosi biciklojn apud la domo.
Se hazarde vi estas piloto, flugu al Wellesbourne Airfield (EGBW), nur kelkajn minutojn for de la ejo. 😉
Por nepilotoj, la plej proksima internacia flughaveno estas Birmingham International Airport (BHX). La flughaveno estas 35 minutojn for de la ejo per aŭto, sed estas ankaŭ po unu trajno hore al Leamington Spa (15 minutojn for de la ejo).
La evento okazos en farmdomo apud la vilaĝo de Wellesbourne, meze de Anglio. La domo havas 5 grandajn dormĉambrojn, du salonojn, manĝoĉambron, kuirejon, sed nur du banĉambrojn. Ĝi estas sufiĉe granda kaj varma, sed malnovstila.
La ĝardeno estas tre granda, kun sufiĉe da loko por ~10 tendoj kaj ankoraŭ pli da spaco por flugdisko, futbalo, kradrostado, ktp.
Estas lageto kie kuraĝuloj povas bani sin kaj naĝi, do kunportu naĝkostumon se vi emas.
La domo havas lavmaŝinon, kaj vifion, kaj estas sufiĉe varma ene. Plej multaj poŝtelefonoj bone kaptas signalon ekster la domo, sed la dikaj muroj foje malhelpas la enan funkciadon.
Por dormi en la domo, vi bezonos:
Se vi havas sufiĉe da spaco ekz. en via aŭto, vi povus helpe provizi nin per:
La kotizo por MASE estas £105/€120 kun rabatoj por tendumantoj kaj por eksterlandanoj; estas malrabato se vi flugas.
Vidu ankaŭ ĉi-sube la Regulojn por agrabla evento.
1. Tim Morley (ĉeforganizanto) el Kembriĝo
2. Carolin Weemeyer el Germanio
3. Robert Weemeyer el Germanio
4. Anton Weemeyer el Germanio
5. Helena Weemeyer el Germanio
6. Matt P el Londono
7. Viĉjo el Southampton
8. Roberto Garcia el Norfolk
9. Gavan Fantom el Peterborough
10. Lesley Freestone el Huntingdon
11. Natalia Żebrowska el Pollando
Ni deziras provizi agrablan, sekuran kaj inkluzivan kongresan sperton al ĉiu ĉeestanto, sendepende de ties kultura fono, raso, klaso, religio, genraj identeco kaj esprimo, seksorientiĝo, aĝo, korpa aspekto, handikapeco, lingvokapablo, ktp.
Molesto, en ajna formo, ne estos tolerata.
Kvankam ni prenas kiel bazon la supozon, ke ĉiuj partoprenantoj de la kongreso mem komprenas kaj akceptas la ĝeneralan koncepton ĉi-supre prezentitan, ni traktas tiun ĉi temon tre serioze. Pro tio, ni petas al ĉiuj legi la sekvajn regulojn/indikojn, kaj observi ilin dum la evento.
Molesto inkluzivas ĝenan interrompadon de interparoloj aŭ aliaj eventoj, ĝenan korektadon de lingvaj eraroj, senkonsentan fotadon aŭ registradon, ofendajn komentojn aŭ ŝercojn, intencan timigadon, postkuradon, malkonvenan fizikan kontakton, kaj nebonvenan seksan atenton.
Ni specife invitas ne afiŝi, disdoni, projekcii aŭ alimaniere diskonigi dum la konferenco ajnan materialon (varbilojn, informilojn, ktp.) kiuj uzas nemotivitan seksan enhavon kiel atentokaptilon.
Fumi estas ne permesate ene de ajna konstruaĵo de la kongresejo. Oni rajtas fumi ekstere, je la fora flanko de la ĝardeno. Bonvolu zorgi ne ĝeni homojn, kiuj malŝatas la fumon, kaj ne forgesu ĵeti la cigared-stumpon en rubujon.
Se vi ŝatus foti dum la evento, konsideru kaj respektu la fakton, ke ne ĉiuj homoj volas esti fotitaj. Krome, antaŭ ol publikigi aŭ diskonigi viajn fotojn, klopodu havi la konsenton de la homoj, kiuj aperas en ili.
Ni atendas ke partoprenantoj, kaj eventualaj eksteraj gastoj, sekvu tiujn ĉi gvidliniojn ĉe ĉiuj kongres-ejoj kaj kongres-rilataj sociaj eventoj.
Se partoprenanto engaĝiĝas en molesta konduto, la organizantoj povas entrepreni ajnan agon, kiun ili konsideras taŭga, de parolaj avertoj ĝis, kiel lasta rimedo, forpeli tiun homon el la kongreso (sen repago), aŭ sinturni al la loka polico.
Se vi estas molestita, rimarkas ke iu alia estas molestita, aŭ havas ajnan alian zorgon, bonvolu kontakti membron de la organiza teamo tuj. Ni estas pretaj helpi, konsili aŭ diskuti taŭgan solvon.
Pli specifaj kontaktoj kaj rimedoj por atentema kunestado estos provizitaj antaŭ kaj dum la aranĝo. Dubojn, demandojn aŭ komentojn pri tiuj ĉi reguloj vi povas starigi en la grupa diskutejo ĉe Telegram, aŭ private al saluton@mase.org.uk